Distrikto Frislando

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Friesland en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Jever
Areo: 607 km²
Loĝantoj: 100277
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 166
Aŭtokodo: FRI
Municipokodo: 03455
Komunumoj: 8
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Friesland (aŭ Frislando, germane Landkreis Friesland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, iom norde de la urbo Oldenburg, kaj tuj okcidente de la urbo Wilhelmshaven. Administra centro estas la tradicia urbo Jever.

La distrikto kulture, sed ne politike, estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Laŭ politika vidpunkto ĝi dum la plejparto de sia historio estis parto de la regiono Oldenburgio. Ĝi havas areon de 607 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 100 277 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.


Developed by StudentB